La kubanoj omaĝas sian gvidanton tra la tuta lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-28 15:52:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 28 nov (RHK) La kubanoj ekalvenis  tre frue en la mateno ĝis la Memorialo José Martí ĉe la Placo de la Revolucio kie longe vicas por doni lastan omaĝon al Fidel Castro.

La loĝantaro respekteme donas sian lastan adiaŭon al la historia gvidanto de la kuba Revolucio, samkiel eksterlandaj gastoj kiuj venis por plenumi tiun ĉi lastan tributon.

Same okazas en la orienta provinco Santiago de Cuba ĉe la Placo Antonio Maceo kaj  tutlande, ĉar estis preparitaj 1060 lokoj tra la tuta insularo  por ke la kubanoj havu la eblecon subskribi la omaĝlibron kie estas skribita la koncepto de Fidel pri Revolucio, kio konsistigas ankaŭ kompromison esti fidelaj al tiu koncepto, esprimita de Fidel la 1-an de majo 2002, vaste konata de la tuta popolo.

Je la sepa vespere de la 29-a de novembro, okazos amasa renkontiĝo en la Placo de la Revolucio José Martí, kaj sekvatage ekos la karavano kiu portos la cindrojn de Fidel Castro laŭ la itinero inversa kiu memorigas La Karavanon de la Libereco farita en januaro de 1959.

La entombiga ceremonio okazos je la 7-a matene de la 4-a de decembro en la tombejo de Santa Ifigenia, en Santiago de Cuba, lulilo de la kuba Revolucio.



Komentarioj

  • byd0nz's gravatar
    byd0nz
    28/11/2016 09:33 pm

    Fervorego Fervora. Tion al mi expresses, Ĝis la lasta elspiro, absoluta fokuso kaj dediĉo al justa kaŭzo, Tian lastan spiron forportas, Sur la vento ĉirkaŭ la globo. Nomo, Fidel. Kiu, korvere sekvis tiun signifon..


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up