Amasan memortributon en la Placo de la Revolucio en Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-29 10:10:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 29 nov (RHK) La historia Placo de la Revolucio José Martí estos scenejo ĉi-vespere je la 7-a horo, de amasa aranĝo kulturpolitika, kie oni faros  postmortan omaĝon al la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz.

En la aranĝo partoprenos ŝtatestroj, registarestroj kaj personecoj alvenintaj al Kubo el diversaj mondopartoj kun la celo transdoni sian respekton kaj memortributon al Fidel.

Sekvatage, merkrede la 30-an de novembro, je la sepa matene, el la halo Granma de la ministerio de la armitaj fortoj, Minfar, ekos la ceremonio kiu portos la cindrojn ĝis la oriento de la lando tra la itinero kiu memorigas tiun faritan de la Karavano de la Libereco en januaro 1959.

La nacia sistemo de radio kaj televido kubaj elsendos vive la aranĝon kaj la ekon de la itinero kiu trairos la landon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up