Santiago de Kubo omaĝas la historian gvidanton Fidel Castro ĉi-vespere.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-03 08:50:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 3 dec (RHK) Depost la  korskua kaj neforgesebla trairo de la mortrestaĵoj de la  ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz laŭ la itinero kiu rememorigis la trairadon de la Karavano de la Libereco en januaro 1959, ĉi-sabate je la 7-a vespere okazos amasa renkontiĝo en la Placo Antonio Maceo de Santiago de Kubo.

La ceremonion prezidos la generalo de armeo, kaj ŝtatestro, Raúl Castro, kiu eldiros  la adiaŭajn parolojn.

La specialan solenaĵon ankaŭ partoprenos reprezentantoj de diversaj landoj, ŝtatestroj kaj personecoj kiuj alvenis al la insulo por esprimi siajn kondolencojn.

Reprezentantoj de diversaj organizaĵoj sociaj, kaj de la unuiĝo de junaj komunistoj ankaŭ ĉeestos la aranĝon kune kun la civitanaro de la heroa urbo Santiago de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up