Kubo kaj la Eŭropa Unio: interkonsento pri fino de la nomata Komuna Pozicio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-07 10:41:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 dec (RHK) Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj de la insulo, esprimis ke Kubo bonvenigas kun kontento la decidojn adoptitajn de la  Konsilantaro  pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj de la Eŭropa Unio, okazinta en Bruselo, per kiuj la komunuma bloko finis la konsultiĝ-procezon kaj internajn decidojn koncerne al la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro inter Kubo, unuflanke, kaj la Eŭropa Unio kaj ties membroŝtatoj, aliflanke.

Kubo aparte rekonas la altan signifon politikan de la decido kiu ebligas definitive elimini la nomatan Komunan Pozicion de 1996, kiu dekomence estis firme rifuzita de la insulo, pro ties entrudiĝa, selektiva kaj diskriminacia karaktero.

Tiu unuflanka politiko estis, fakte, transigita, kiel evidentiĝas per la pozitiva evoluo de la rilatoj inter ambaŭ partneroj, elstarigis Moreno.

Por Kubo estis nepra ke tia pasinteca restaĵo estu nuligita, ĉar ĝi estas  kontraŭdira kun la bazoj de egaleco, reciprokeco kaj respekto ekzistantaj en la rilatoj inter la insulo kaj la Eŭropa Unio ekde 2008.

La decidoj adoptitaj de la EU kreas la kondiĉojn favorajn por subskribi la menciitan interkonsenton, kiu donos por la unua fojo al la rilatoj inter la du partneroj, reciprokan kontraktan kadron, respekteman kaj avantaĝan por la du partoj por evoluigi la politikan kaj kunlaboran dialogon, inkluzive faciligon de komercado, precizigis Moreno.

Tiu ĉi pasintan mardon, la 28 landoj kiuj membras en la EU  aprobis je la nivelo de ambasadoroj la subskribon de la interkonsento por normaligi la reciprokajn rilatojn, sciigis la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ la oficiala retpaĝo de la EU, la preteco, kiu ankoraŭ atendas aproban procezon, estis adoptita de la eŭropaj funkciuloj en la belga ĉefurbo kaj oni atendas ĝian ratifon baldaŭan en la Eŭropa Konsilantaro.

Tiamaniere, la membro-ŝtatoj subtenas  tri iniciatojn proponitajn pasintseptembre de la alta reprezentanto de ekstera politiko kaj komuna sekureco de la bloko, Federica Mogherini.

La ministra konsilantaro de la EU devos aprobi la decidon, kiu bezonos ankaŭ la konsenton postan de la Eŭropa Parlamento por ke ĝi estu aplikita.

Laste, la EU sciigis ke la oficiala subskribo okazos la venontan lundon flanke de Mogherini kaj la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up