Venezuelo firme solidaros kaj kunlaboros kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-23 07:23:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 23 dec (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, ratifis la subtenon  de Venezuelo al la popolo kaj registaro de Kubo, sen kondiĉoj, pro la eminentaj rilatoj ekzistantaj inter ambaŭ landoj.

Li emfazis ke “ambaŭ popoloj estas ligitaj de historiaj kaj kulturaj rilatoj, kaj ambaŭ estas kiel fratoj pro elstaruloj kiel José Martí kaj Simón Bolívar, Fidel Castro kaj Hugo Chávez, kaj pro iliaj hereditaj verkoj, pro estonteco prospera kaj sekura de niaj popoloj”.  

Maduro konfirmis la subtenon al la kuba revolucio, “ĉiam firma fronte al la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono, kaj fronte al la agreso de la amaskomunikila milito de tiuj kiuj volas forviŝi la konkerojn de la kuba revolucio, kiel same ili faras nun kontraŭ la bolivara revolucio en Venezuelo”. 

Same, Maduro esprimis ke “post la fizika forpaso de Fidel Castro, ĉi-pasintan 25-an de novembro, Venezuelo kaj Kubo firme defendas la heredaĵon  de Fidel, en tiuj ĉi tagoj kiam liaj ideoj kaj tiuj de Martí renaskiĝas”.

La du lando integros planon de ekonomia evoluo kuna, diskutita kaj aprobita en la kunteksto de la ordinara renkontiĝo de la XXVII-a interregistara komisiono de kunlaboro Kubo-Venezuelo, organizita en la ministerio pri eksteraj rilatoj de la sudamerika lando.

La ideo estas kunigi la evoluplanon ekonomian de Kubo kaj la ekonomia agendo bolivara kun ties 15 motoroj, komentis la ŝtatestron dum protokolo de konfirmo pri la interkonsentoj kiu estis subskribita ĉi-ĵaŭde.

Dum mallonga parolado elsendita de Venezolana de Televido elde la Salono Nèstor Kichner de Miraflores, la prezidento konfirmis ke “ĉiu interkonsento de la interregistara komisiono estas agplano por 2017” kaj enhavas gravajn paŝojn en temoj de ekonomio, sano, sporto kaj kulturo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up