Milita ceremonio kaj popola marŝo kie ĉefrolis la junularo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-02 09:55:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 jan (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo  kaj prezidento de la respubliko, Raúl Castro kaj la ceteraj membroj de la politika buroo de la komunista partio kaj la registaro, efektiviĝis en Havano, la milita ceremonio kaj marŝo de la popolo en batalo, en la Placo de la Revolucio José Martí.

Kun la protagonismo de la junularo, tiu ĉi aranĝo estis dediĉita al la 60 jaroj de la ribelemo okazinta en la urbo Santiago de Kubo, la elŝipiĝo de la ekspediciuloj de la ĵaĥto Granma kaj al la tago de la revoluciaj armitaj fortoj (FAR).

La prezidantino de la federacio de universitataj studentoj, Jennifer Bello, estis la ĉefparolanto ĉe la komenco de la ceremonio, kie ŝi ratifis la rolon de la novaj generacioj de kubanoj por kontinuigi kaj defendi la valorojn kiuj subtenas la Revolucion.

Ŝi postulis la ĉesigon de la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono dum pli ol 50 jaroj, la redonon de la militbazo en Guantánamo, teritorio kontraŭleĝe okupita de Usono, kaj ĉesigon de la agresaj programoj celantaj renversi la politikan kaj socian ordon en la insulo.

Jennifer Bello, ankaŭ emfazis la kompromison de la gejunuloj daŭre esti la avangardo en la procezo pli justa kaj integriga gvidita de la ĉefkomandanto Fidel Castro.

La ceremonio komenciĝis per mambisa kavalkado formita de 128 ĉevaloj, rajditaj de kamparanoj kaj  laboristoj, kiuj simbolas la iniciatintojn de la sendependigaj bataloj komencitaj la 10-an de oktobro 1868 kontraŭ la hispana koloniado.

Post la milita parado, komenciĝis la popola marŝado kiu konfirmis la subtenon de la civitanaro al la defendo de la lando.

Tiucele marŝadis laboristoj el ĉiuj laboraj institucioj, edukaj, sciencaj, kaj aliaj, gestudentoj, intelektuloj, artistoj kaj sportistoj,  interalie.

Kaj fine, esprimante jeson por Kubo, kun la nacia flago, la havananoj, reprezentante la tutan popolon, marŝadis kompakte kaj firme, kun la certeco ke la estonteco estas por socialismo prospera kaj daŭripova.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up