Agrikulturo: bezono altigi rendimentojn kaj diversigi la kultivojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-19 18:46:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Matanzas, 19 jan (RHK) La kuba vicprezidento José Ramón Machado, emfazis la ideon ke por iri antaŭen bezonatas pli bone uzi la teron kaj la rimedojn por nutrad-produktado.

Li emfazis ke la devizo devas esti ke ĉie oni vidu la grundon kultivitan, kaj kun la celo profiti la ĝin ĝis maksimume, tiel ke la agrikulturo disponas je pliaj rimedoj kaj tio devas transformiĝi en pliajn nutraĵojn.

La kuba gvidanto trairis ĉi-semajne diversajn agrikulturajn centrojn kiuj baze okupiĝas pri kulturado de terpomoj en diversaj distriktoj de la okcidenta provinco Matanzas, kie oni havas gravan bezonon en la fina produktado de la menciita nutraĵo.

Okazis ankaŭ analizo de diversaj ideoj kaj spertointerŝanĝo kun la produktistoj, el kio oni konkludis ke spite al la progresoj montrataj de la provinco en la sektoro, ankoraŭ ĝi ne atingis la superan limon de siaj fortoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up