Raúl Castro alvenis al Dominika Respubliko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-24 17:10:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 24 jan (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al la turisma banloko en Bávaro por partopreni la 5-an pintkunsidon de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj,  Celac, kiu komenciĝos ĉi-merkrede.

Laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina, la kuba delegitaro alveninta al Dominika Respubliko estas formita de la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, la vicministroj Abelardo Moreno  kaj Rogelio Sierra, de la koncerna ministerio, kaj la ambasadoro de Kubo en tiu kariba lando, Carlos Jesús de la Nuez.

La integriga bloko arigas ĉiujn landojn de la amerika kontinento, escepte Usono kaj Kanado, kaj ĝi havis sian unuan prezidentan kunsidon en Ĉilio 2013, la dua en Kubo, sekvajare, la tria en Kostariko kaj la kvara en Ekvadoro, pasintjare.

Laŭ informis la dominga ministerio pri eksteraj rilatoj, en la 5-a pintkunsido, kiu finiĝos morgaŭ per la aprobo de la Deklaro de Punta Cana, oni antaŭvidas ke la ŝtatestroj aprobu politikan deklaron kaj aliajn dokumentojn specialajn.

Inter la temoj de la aprobotaj tekstoj estas alvoko ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon altrudatan de Usono al Kubo, samkiel aliaj aferoj rilataj al la nutra sekureco, migrado, evoluo kaj narkottrafiko.

Oni ankaŭ pritraktas la nuklean malarmadon, la problemojn de genro, financadon por evoluo, rehavigon al Kubo de la teritorio kontraŭeleĝe okupata de la militbazo de Usono  en Guantánamo, kaj la indiĝenajn lingvojn, interalie.

Fine de la kunsido, kiun ĉeestos deko da ŝtatestroj kaj registaroj, Dominika Respubliko transdonos la portempan prezidantecon de la Celac al Salvadoro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up