Kun renonivigaj celoj finiĝis la 2-a renkontiĝo de ĵurnalistoj junaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-08 07:15:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 feb (RHK) Ĵurnalisto juna kaj bone preparita povas helpi malmunti torditan opinilinion kiu etendiĝas, kaj povas subteni nin en la defioj alfrontataj de la junkomunista organizo, tiel esprimis Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la junkomunista organizo de Kubo, dum la 2-a renkontiĝo de ĵunaj jurnalistoj kiu finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo.

Inter la celoj de la organizo estas plifortigi la ligojn kun la junulkluboj de la unuiĝo de kubaj ĵurnalistoj, aldonis Cab Mijares, kiu precizigis ke la organizo alstrebas tiun celon kaj efektiviĝos renkontiĝoj en ĉiuj provincoj kun la junaj profesiuloj de la gazetaro por kunordigi la komunajn strebojn.

La ĵurnalistoj koincidis pri la bezono  elstarigi la efikon de tiaspecaj interŝanĝoj kiuj montras la vojon al pli bona kunlaboro.

Fine de la sesio, la fakultato pri komunikado de la universitato de Havano estis la scenejo kie la junaj ĵurnalistoj ĉefroligis emocian omaĝon al la ĉefkomandanto Fidel Castro dum vespera sesio, inter kantoj kaj pentroarto inspiritaj en lia figuro; ili debatis pri manieroj plenumi la koncepton de Revolucio tra la ĉiutaga laboro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up