Alvenas al Kubo la prezidento de Irlando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-15 07:54:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Michael Higgins

Havano, 15 feb (RHK) La irlanda prezidento, Michael Higgins, alvenas hodiaŭ al Kubo por efektivigi oficialan viziton kaj renkontiĝon kun la prezidento Raúl Castro.

Antaŭe, Higgins omaĝos la Nacian Heroon José Martí per florbukedo en la Placo de la Revolucio en Havano.

Laŭ la antaŭvidita programo, la irlanda ŝtatestro vizitos  morgaŭ la fortreson de San Carlos de la Cabaña, ĉefsidejo de la 26-a internacia librofoiro , kaj plenumos aliajn agojn rilatajn al tiu kultura evento.

Li ankaŭ prezentos prelegon venontvendrede en la Kolegio de San Gerónimo, en la historia centro de la urbo, kiel parto de siaj agadoj, ĝis la 18-a de februaro.

La irlanda prezidento plenumas turneon tra Latinameriko, unue al Peruo kaj poste al  Kolombio, kie li kunsidis kun la prezidento Juan Manuel Santo por informiĝi pri la paca procezo okazanta en la sudamerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up