Ekis la ampleksigita triopo de la CELAC.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-24 12:17:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Per la kunsido de la ampleksigita troiko de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) kiu eksesias de hodiaŭ en Havano plus la inaŭguro de la gazetara servo de la evento en Pabexpo, pliproksimiĝas la realigo de la II-a pintkunsido de tiu mekanismo regiona.
Spertuloj de Ĉilio, lando kiu okupis la provizoran prezidantecon de tiu organismo en la jaro 2012, Kubo kiu rolis same en 2013 kaj Kostariko kiu devos okupiĝi pri tiu agado en 2014, plus Sankta Vicento kaj Grenadinoj, kiel reprezentanto de la  komunumo de karibiaj ŝtatoj (CARICOM), kunsidos en Pabexpo por finagordi kriteriojn pri la preparlaboroj de la pintkunsido.
Venontan sabaton kaj dimanĉon, kunordigantoj el la 33 landoj kiuj formas la regionan mekanismon revuos la dokumentojn diskutotajn en la kunsido de ministroj pri eksteraj rilatoj, okazonta la 27-an de januaro, kio konsistigas la lastan paŝon en la preparlaboroj de la pinta renkontiĝo.
Sub la devizo  “La batalo kontraŭ malriĉeco, malsato kaj malegaleco”, la pintkunsido de la CELAC arigos la 28-an kaj 29-an de januaro, la plejparton de la ŝtatestroj kaj regnestroj de la landoj kiuj formas la blokon.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up