Ivica Dacic, ministro pri eksteraj rilatoj de Serbio ĉeestas la kariban pintkunsidon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-09 07:27:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 9 mar (RHK)La vicprezidento kaj ministro pri eksteraj aferoj de Serbio, Ivica Dacic, vojaĝis al Kubo por partopreni kiel observanto en la 22-a kunsido de la ministra konsilantaro de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj (AEC) kaj renkontiĝi kun la kubaj aŭtoritatuloj.

Serbio ĉeestas la forumon por konsultiĝo, kunlaboro kaj komuna agado en la sferoj de komerco, transporto, turismo daŭripova kaj naturaj katastrofoj en la Granda Karibio, kiu sesios en Havano.

Laŭ informo de la koncerna ministerio, krom la pintkunsido, Dacic dialogos kun altnivelaj reprezentantoj de la kuba registaro, kaj kadre de la forumo de la AEC, li okazigos duflankajn renkontiĝojn kun altrangaj reprezentantoj de la karibaj landoj partoprenantaj en la kunsido.

La ministeria pintkunsido de la AEC, kies segmento de altrangaj funkciuloj efektiviĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo, por analizi la dokumentojn aprobotajn de la ministroj, celas impulsi la revigligon de la mekanismo kunlabora kreita en 1994.

Krom la karibaj membrolandoj, ĉeestas en la kategorio de observantoj 24 landoj de Afriko, Azio, Eŭropo kaj Latinameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up