Komenciĝas ĉe la kuba oriento la raportoj de la popolaj reprezentantoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-15 07:58:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Guantánamo, 15 mar (RHK) La kvara kaj lasta raporta procezo de la popolaj reprezentantoj antaŭ siaj elektantoj, kiu apartenas al la 16-a mandatperiodo de la distriktaj asembleoj de la popola povo, komenciĝas hodiaŭ en tiu ĉi provinco.

Kiel specifaĵo, tiu ĉi teritorio komencas la raporton 15 tagojn antaŭ ol la cetero de la tuta lando, kaj komenciĝas en la distriktoj kiuj ne estis damaĝitaj de la uragano Matthew, tio estas, Guantánamo, Niceto Pérez, Caimanera, Manuel Tames kaj Salvador, raportas la gazeto Granma.

Nancy Acosta, prezidantino de la provinca asembleo de la popola povo, alvokis okazigi asembleojn kiuj spegulu la laboron de la delegitoj kiuj reprezentas la loĝantaron, analizi la ĉefajn problemojn de la kvartaloj kaj ties eblaj solvoj kun la popola partopreno.

La rekta interŝanĝo inter la reprezentantoj kaj la civitanaro konsistigas unun el la mmentoj pli gravaj de la politika kaj institucia sistemo kuba, kaj tial oni devas zorge prepari ĉiun asembleon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up