Usona sieĝo perfortas la internacian juron.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-07 16:55:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba vicministro pri eksteraj rilatoj, Abelardo Moreno, reasertis la bezonon ke Usono haltigu la ekonomikan, komercan kaj financan sieĝon altrudatan al Kubo ĉar ĝi estas la plej granda perforto de la civitanaj rajtoj  kaj la internacia juro.
Abelardo Moreno prezentis al la nacia kaj eksterlanda gazetaro la raporton pri la damaĝoj provokitaj de tiu regularo kiu daŭras jam pli ol 50 jaroj, kio inkluzivas damaĝojn al hospitaloj kiel la infana kardiocentro William Soler de Havano.
 La 29-an de oktobro Kubo prezentos la raporton al la internacia komunumo en la ĝenerala asembleo de UN kaj oni atendas unu plian fojon la subtenon favore al la propono de rezolucio kontraŭ tiu regularo.
Moreno  rememorigis la originon de la sieĝo kiu komenciĝis en 1960 kaj iras kontraŭ la celoj kaj principoj de la ĉarto pri Homaj Rajtoj de UN; li elstarigis ke la realaj damaĝoj de la sieĝo ĝis aprilo 2013 kalkuliĝas je miliono de milionoj da dolaroj, nombro kiu ne atingas la ŝuldon de la usona registaro nuntempe.
Li precizigis ke la sieĝo malebligas komercadon de produktoj kaj servoj kun usonaj entreprenoj kaj malpermesas al reprezentantoj de la kuba registaro utiligi la dolaron en financaj transakcioj, krom ne permesi alvenon de ŝipoj al Kubo kiam tiuj estis en usonaj havenoj, nur depost 180 tagoj.
La regularo punis 30 usonajn entreprenojn per pli ol 2 mil 446 milionoj da dolaroj pro rilatado al Kubo kaj aliaj landoj.
Ankaŭ parolis ke kanada banko devis reteni fondusojn destinitajn akiri vakcinojn kontraŭ influenzo kiuj devintus esti uzitaj en sanprogramo por atenti maljunulojn de la insulo.
Dum la administracio de Obama oni pli akrigis la pristeladon kontraŭ markoj de kubaj produktoj kiel estas la kazo de la rumo Havana Club kaj la cigarmarko Cohiba, li raportis.
Pasintjare, 188 el 193 landoj voĉdonis favore al haltigo de la usona sieĝo kontraŭ la kariba lando; tamen, tiu maljusta regularo daŭras ĉar la usonaj administracioj sinsekve ignoras la volon de la internacia komunumo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up