Kuba laborbrigado medicinista pretas por helpi en Peruo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-27 08:10:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 27 mar (RHK) Kubo estas preparita por sendi medicinistan laborbrigradon al Peruo kiu helpos kiel urĝa taĉmento al la damaĝitoj de la fortaj pluvoj kiuj okazis en diversaj regionoj de tiu lando dum la lastaj semajnoj.

La kuba ambasado proponis  al la perua ministerio pri eksteraj rilatoj tiun helpon per brigado kiu specialiĝas en tiaspecaj situacioj de naturaj katastrofoj kaj epidemioj, temas pri la internacia taĉmento Henry Reeve.

La brigado povas tie helpi dum unu monato kaj estus formita el 10 kuracistoj, dek licenciuloj, administranto kaj ĉefkuracisto, kiuj havas la koncernajn labormaterialojn kaj medikamentojn por atenti milojn da viktimoj de tiu natura katastrofo.

Siaflanke, la kuba prezidento Raúl Castro sendis kondolencan mesaĝon al sia perua homologo Pablo Kuczinsky pro la perdoj homaj kaj materiaj okazintaj en tiu sudamerika lando, kiuj ĝis nun sumas 90 mortintoj, 20 malaperintoj kaj 120 890 damaĝitoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up