Speciala raportistino de UN renkontiĝas kun la kuba ministro pri justico.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-11 07:10:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
speciala raportistino de UN

Havano, 11 apr (RHK) La speciala raportistino de UN, Maria Grazia Giammarinaro, efektivgos ĉi-marde diversajn aranĝojn cele al konstato pri la sindevigo de Kubo en la plenumo de siaj devoj internaciaj fronte al la persono-trafiko.

Laŭ al informita laboragendo, la speciala raportistino de UN pri homaj rajtoj de la viktimo de homo-trafikado, speciale pri virino kaj infanoj, interalie, kunsidos kun María Esther Reus, ministro pri justico de Kubo, informis la agentejo Prensa Latina.

La programo inkluzivis kunsidon kun la prezidanto de la kuba parlamento, Esteban Lazo, kiu ratifis la politikon de la insulo je nula toleremo kontraŭ kiu ajn manifestiĝo de tiu ĉi fenomeno.

La parlamentestro konfirmis, krome, la volon pri kunlaboro internacia de la kariba lando fronte al tiu ĉi grava delikto.

La sciigis pri la laboro de la parlamentaj komisionoj, kiuj prizorgas la plenumon de la programo nacia kontraŭ la homo-trafiko 2017-2020, instrumento esenca por garantii la preventon kaj batalon kontraŭ tiu delikto samkiel por la protekto de la viktimoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up