Pli ol 50 mil gejunuloj iniciatos la marŝojn pro la internacia tago de la laboristoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-26 07:37:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 26 apr (RHK) Laŭ estis anoncite de Susely Morfa González, membro de la ŝtata konsilantaro kaj unua sekretario de la unuiĝo de junkomunistoj de Kubo, la marŝado de la Unua de Majo estos iniciatita de pli ol 50 000 gejunuloj kiuj omaĝos la historian gvidantaron de la Revolucio kaj ankaŭ la gejunulojn kiuj mortis dum la revolucia procezo tra la tuta lando laŭlonge de la insula historio.

Ŝi aldonis ke la gejunuloj marŝos apud la sindikatoj, sed ĉefe kun la sento ke ni devas iri kun la nunaj tempoj kaj kun la estonteco de la patrolando.

Aliflanke, Luis Manuel Castanedo Smith, ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj en Havano, klarigis ke la celo estas atingi popolan mobilizon kiu esprimu konscian partoprenon, unuecon kaj la sindevigon de la popolo kaj ties laboristoj kun la Revolucio.

Kiel tradicie, la marŝado estos organizita laŭ sindikatoj, kaj malfermos ĝin la sindikato de la edukistoj, kun pli ol 40 mil personoj, sekvos la sindikato de la sanlaboristoj kun 50 000 personoj kaj konstruado, turismo, komunikado, kaj scienco, ankaŭ de la industrio, kaj tiel plu. La ceremonion fermos la sindikatoj de la laboristoj de la civila defendo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up