Granda festo de la laboristoj en Kubo: unuece kaj sindevige.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-01 10:33:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 1 maj (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, partoprenis la centran aranĝon kaj amasan marŝadon okaze de la internacia tago de la laboristoj  kiu dum du horoj efektiviĝis en la Placo de la Revolucio José Martí.

La marŝadon iniciatis bloko formita de 50 mil gejunuloj kaj pli ol mil 600 invititoj de diversaj organizoj el 86 landoj.

Ulises Guilarte de Nacimiento, ĝenerala sekretario de la Centralo de Kubaj Laboristoj, alparolis komence de la marŝado kaj certigis ke la nuna tago estas favora por montri la popolan subtenon al la kuba ekonomia kaj socia modelo, kaj al la interkonsentoj de la lasta kongreso de la komunista partio.

La laborista estro elstarigis la koincidon  de gravaj historiaj momentoj de  nia lando:  la 55-a datreveno  de la proklamita socialista karaktero de la Revolucio, la Venko de Plaĝo Girón en aprilo de 1961 kaj la deklaro de Kubo kiel teritorio libera je analfabetismo en tiu sama jaro.

Por celebri kun unueco kaj sindevigo la feston de la laboristoj, la sindikata gvidanto memorigis la motivojn de tiu ĉi unua de majo en 2016 okaze de la 90-jariĝo de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro.

Li emfazis ke en tiu ĉi tago ankaŭ taŭgas denunci la manipulojn faratajn kun la celo malfortigi la maldekstrajn movadojn de nia regiono, aparte en Venezuelo kaj Brazilo.

Same, en aliaj placoj de la tuta lando, same okazis amasaj paradoj de la laboristoj, gestudentoj  kaj popolo ĝenerale, kun afiŝoj, flagoj kaj alispecaj sloganoj por esprimi sian subtenon al la kuba socia projekto kaj festi la internacian tagon de la laboristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up