Por pli solida negoca foiro en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-08 07:34:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 maj (RHK) La 4-a eldono de la negoca foiro de Havano, sesios de la 10-a ĝis la 25-a de majo en la ekspoziciejo Expocuba, kun la celo pritrakti temojn kiuj favoras la progreson en la mastrumo de entreprenoj kaj la respondecoj kiujn ili alprenas por siaj produktaj kaj servaj planoj.

La vicministro pri ekonomio kaj planado de Kubo, René Hernández, klarigis ke la foiro ne nur rilatas al la interkonsento pri la laborprovizoj de 2018, sed ankaŭ donas kontinuecon al la programo celanta plifortigi la rolon de la plano prezentata de la entrepreno al la superaj organismo. Li asertis ke la interkonsento ne estas konkluda, sed havas kontinuecon en la tempo.

Dum interŝanĝo kun la laborista ĵurnalo Trabajadores, la funkciulo esprimis ke la entrepreno ne estas devigita partopreni la negocan foiron, sed ni kredas firme, ke la institucioj devas vidi tiun ĉi eventon kiel ŝancon por konfrontiĝi kaj pli funde koni la nacian merkaton.

Li aldonis ke ekzistas grava fleksebleco pri la socia celo de la entrepreno kuba, sed ne ĉiam la institucioj aplikas ĉion establitan en la leĝo; tiusence, la forumo konsistigas okazon favoran al tio, li emfazis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up