Finiĝas la Kvara Negocfoiro por la plano de la kuba ekonomio 2018.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-25 18:56:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 25 maj (RHK) Se en la jaro 2014 la unua foiro dediĉita al la asekurado de la ekonomia plano por la venonta jaro arigis nur 35 instituciojn tutlandajn, en la 4-a eldono de tiuj foiroj partoprenas 338 entreprenoj kaj grupoj de la ŝtata sektoro, 12 kooperativoj ne agrobrutaraj, 22 miksaj entreprenoj, kvin privatuloj kaj aliaj institucioj.

Tiu ĉi statistiko diskonigita en la 4-a negoca foiro,  evidentigas la gravecon gajnitan de tiuj ĉi interŝanĝoj, ĵus okazinta en la ekspoziciejo Expocuba.

Laŭ konfirmis la partoprenintoj en la foiro, tiu ĉi evento rolis kiel spaco de komerca kaj negoca, krom la teoriaj sesioj per prelegoj, atelieorj kaj prezentoj de novaj produktoj kaj servoj.

La foiro ebligas al la partoprenantoj difini ŝancojn, identigi potencialojn de la entreprenoj ŝtataj, miksaj kaj alispecaj mastrumsistemoj, intertrakti negocojn kaj servojn en la nacia scenejo kio garantios la produktivajn procezojn de la venonta jaro.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up