Bruno Rodríguez: la rilatoj kun Italio kaj Eŭropo estas prioritatoj por Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-22 07:47:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, 22 jun (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, daŭrigas sian oficialan viziton en Italio, kie li renkontiĝos kun la prezidantoj de la Deputita Ĉambro kaj la Senato, Laura Boldrini kaj Pietro Grasso, respektive.

La kuba ministro renkontiĝis hieraŭ kun sia itala homologo, Angelino Alfano, en la sidejo de la ministrejo pri eksteraj aferoj kaj internacia kunlaboro.

Dum la renkontiĝo la ministroj konstatis la pozitivan evoluon de la reciprokaj rilatoj, surbaze de respekto kaj reciproka bonfaro, laŭ la gazetara komuniko publikigita de la kuba ministrejo en sia retejo.

Laŭ la noto diskonigita, ili esprimis la volon fortigi la rilatojn kaj daŭre ampleksigi ĝin en la sferoj politika-diplomatiaj, kaj ekonomia-komercaj.

Rodríguez dankis sian partneron la sintenon konstruan de Italio en la procezo plibonigi la rilatojn de Kubo kun la Eŭropa Unio, krom la tradicia subteno al la kuba rezolucio kontraŭ la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca en la asembleo de UN.

Alfano taksis eminenta kaj dinamika la staton de la reciprokaj ligoj inter la du landoj kaj parolis pri la kreskanta intereso de italaj kompanioj en la ŝancoj ofertataj de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up