Laborkomisionoj parlamentaj preparas sin por la plenkunsido ordinara

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-13 07:37:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 jul (RHK) Reprezentantoj de la organismoj de la centra ŝtata administracio, raportas ĉi-ĵaŭde pri sia agado antaŭ la kubaj deputitoj, kiel antaŭsesio de la 9-a ordinara periodo de la oka leĝofaro de la insula parlamento.

La kubaj deputitoj analizas ekde la pasinta lundo, diversajn temojn de nacia graveco organizite en 10 laborkomisionoj.

Unu el la leĝofaraj debatoj temis pri tio ke la nutra industrio transiras periodon de iompostioma rekuperiĝo kaj prioritatas la branĉojn pri laktoproduktado kaj viandoj, fronte al la neebleco ekde financa, materia kaj homa flanko, avanci en ĉiuj sferoj.

La parlamentanoj ankaŭ pritraktis la situacion de la loĝeja kapacito kaj informiĝis pri la laboroj por fortigi la strategion cele al pli vasta agado ĉi-kampe.

Oni ankaŭ analizis la evoluon de la turisma sektoro en la unua semestro de la jaro kaj ties prognozo por la venonta jaro, samkiel pritakso rilate la spertojn de la kooperativaj unuoj ne agrokulturaj.

Ĉi-vendrede eksesios la plenkunsido de la parlamento kie oni devas aprobi gravajn dokumentojn por la ekonomia evoluigo de la lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up