Pinar del Rio estis la gasturbo por la festoj de la 26-a de julio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-26 14:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum la solenado en Pinar del Rio

Havano, 26 jul (RHK) Kun la ĉeesto de la kuba prezidento Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio de Kubo, okazis en la plej okcidenta provinco de la insulo, la centra ceremonio pro la 64-a datreveno de la historia sturmo al la militaj kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, en Santiago de Kubo kaj Bajamo, respektive.

En la provizora placo de la Revolucio de la kvartalo Fratoj Cruz, reprezentantoj de la novaj generacioj de la provinco, plenumis la listnombradon de la forpasintaj herooj en la historia agado de la 26-a de julio 1953.

Oni ankaŭ omaĝis la memoron de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kiu dediĉis sian vivon al la revolucia verko iniciatita de antaŭ 64 jaoroj.

Aliflanke, alparolis reprezentantoj de la junulaj organizoj kiuj esprimis la pretecon daŭre defendi la suverenecon de la lando; ankaŭ la unua sekretariino de la partia organizaĵo, Gladys Martínez, esprimis la klopodojn faritajn de la samprovincanoj por daŭrigi la komencitan laboron  de Fidel.

La ĉefparolado estis farita de José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la komunista organizo kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, kiu parolis pri la malfacila batalo alfrontata por savgardi la nacian ekonomion kaj ratifis la sintenon de Kubo fronte al la mensogoj kaj kampanjoj kontraŭ la Revolucio; kaj ankaŭ pri la batalo por ĉesigi la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan de Usono al la insulo dum pli ol 55 jaroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up