Debato polemika: la kuba registaro pritaksas la salajran situacion

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-31 07:12:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ulises Guilarte

Havano, 31 jul (RHK) La ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj, CTC, Ulises Guilarte de Nacimiento, klarigis al la gazeto Granma, ke pri la salajro ekzistas debato en la kuba socio tre vasta, kaj majoritata rekono pri tio ke la enspezoj ricevataj ne kontentigas la bezonojn de la gelaboristoj, kaj pri tio la sindikatoj koincidas.

 Tia situacio provokas apation en la laboro, malinteresiĝon kaj gravan migradon laboran kun sekvoj ne nur kvantaj sed ankaŭ kvalitaj. Tiu ĉi afero estas konata kaj la organoj kiuj devos decidi, pritaksas ĝin.

Krom tio, li aldonis, persistas nepagoj al laboristoj kaj institucioj administraj kiuj perfortas la pago-periodojn, kaj entute, ekzistas problemaro ligita al la temo de la salajro, dum ni ĉiam defendas ke oni pagu tion kio havas produktivan subtenon.

Se okazus male, tio havus inflacian sekvon en la ekonomio, tial, la sindikatoj havas la defion plibonigi la trejnadon de tiuj kiuj devas koncepti, dezajni kaj ekfunciigi la formojn kaj pagosistemojn.

La tuta problemaro kaj la rolo de la sindikatoj kiel aktiva forto en la socio, la plibonigo de la ekonomiaj indikiloj, altigo de la salajroj kun produktiva subteno, tio estas per la kreado de riĉaĵoj, la efikeco en la investoj kaj la produktada kresko kaj plibonigo de servoj, ili ĉiuj estas demandoj de la ĉiutaga agendo. Pri ili la laborista sindikarestro parolis kun ĵurnalisto de la kuba gazeto Granma.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up