Raúl Castro karmemore al Fidel kaj Martí.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-08-15 00:33:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 aŭg (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro deponis florbukedon antaŭ la tomboj de la nacia heroo José Martí, kaj la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, en la tombejo de Santa Ifigenia en la orienta urbo Santiago de Kubo.

La kuba ŝtatestro estis akompanata de la unua sekretario de la provinca komunista partio, Lázaro Expósito.

Antaŭe, Raúl vizitis la historian ejon Plaĝo Las Coloradas, en la monumenta komplekso kiu memorigas la lokon kie okazis la elŝipiĝo de la ekspediciuloj de la ĵaĥto Granma la 2-an de decembro 1956.

Dum la vizito, la kuba ŝtatestro memorigis la malfacilajn tagojn en kiuj evidentiĝis la enorma fido de Fidel en la certeco ke ili venkos spite al la unuaj malvenkoj kiuj transformiĝis en intensan batalon kiu kondukis al la revolucia venko .

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up