Irma provokas pluvojn kaj marbordajn inundojn en la oriento kuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-08 10:33:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 sept (RHK) Laŭ la plej lastaj raportoj de la kuba instituto pri meteologio, la plej eksteraj bandoj de tiu hidrometeologia evento pliigis siajn pluvojn ĝis la orienta provinco Camagüey en la kuba oriento.

Kvankam leĝere malfortiĝinta dum la lastaj horoj,  kun ventoj maksimumaj je 250 km hore, Irma daŭre estas sistemo de granda intenseco je kategorio 4 el skalo maksimuma je  5, pri kio atentigas la specialistoj.

Ĉi-vendrede matene, ĝia centro estis kalkulita je 168 km norde de Punta de Maisí, en la ekstremo orienta de la insulo, en la provinco Guantánamo, kaj je 180 km nordoriente de Punta Lucrecia en la najbara provinco Holguín.

Dum la venontaj 12 ĝis 24 horoj Irma daŭre moviĝos simildirekte kaj malpligos sian movorapidecon dum sia paŝado sur la Malnova Kanalo de Bahamoj, sed proksime de la norda marbordo en la orienta kaj centra regionoj de Kubo.



Komentarioj

  • Lohee Erika's gravatar
    Lohee Erika
    10/09/2017 02:15 am

    ni kore estas kun vi


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up