UN prezentos pli ol 400 librojn dum la internacia librofoiro.

La sistemo de UN en Kubo prezentos la  librojn en cifereca formato dum la internacia librofoiro  2014 kiu ekos la 13-an februaro en Havano kaj daŭros ĝis la 23-a en la fortreso Sankta Karlo de La Cabaña.
La libroj estos je dispono de la publiko ĉeestonta la pavilonon de UN kaj oni povus ilin kopii en memorbastonoj aŭ aliaj iloj, servo donota senpage.
Ĉi-foje, la stando de UN estos trovebla je malmultaj metroj de la infana areo Papertrezoro, laŭ diskonigita informo.
La iniciaton bonvenigis pasintjare miloj da vizitantoj, nome universitataj studentoj, esploristoj, akademiuloj kaj bibliotekoj, kiuj kolektis aktualigitan datumaron pri nutra sekureco, familia agrikulturo,energio, klimata ŝanĝiĝo, internacia kunlaboro, medio,  sciencoj,sano, perforto, ĝenro, kulturo kaj edukado.
De antaŭ pli ol 15 jaroj, la sistemo de UN partoprenas en la librofoiro, kiun ĝi taksas inter la plej gravaj kaj partoprenigaj eventoj de la kuba kulturo.
 

Eldonita de Maritza Gutierres González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up