Raúl Castro akceptis en Havano la ekzekutivan sekretarion de CEPAL.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-06 11:18:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 6 okt (RHK) La generalo de armeo kaj prezidento Raúl Castro, akceptis la ekzekutivan sekretarion de la ekonomia komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL), Alicia Bárcenas,  kiu vizitas la insulon.

Dum afabla renkontiĝo ili dialogis pri la regiona situacio kaj la sekvoj de la uraganoj Irma kaj María, samkiel la tertremoj kiuj damaĝis Meksikon.

Bárcenas  esprimis sian dankon pro la subteno donita de Kubo al okazigo de la 56-a estrara laborkunsido de la regiona konferenco pri la virinoj de Latinameriko kaj Karibio, kiu ĵus sesiis en Havano.

La kuban prezidenton akompanis dum la renkontiĝo, la vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro pri ekonomio, Ricardo Cabrisas, kaj la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up