Kubanoj kontraŭ la usona blokado: por paca unuiĝo el Latinameriko kaj Karibio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-10-19 08:08:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Panamo, 19 okt (RHK) Renkontiĝon por la paco, unueco kaj defendo de la Revolucio proponas la tria eldono de la kubanoj rezidantaj en Latinameriko kaj Karibio, kiu sesios dum la venonta semajno-fino en la centramerika ĉefurbo.

En deklaroj al la gazetaro, Humberto Pérez, membro de la estraro de la Marti-Asocio  de kubanoj rezidantaj en Panamo (Amcrp), anoncis la ĉeeston de 100 partoprenantoj el pli ol 15 landoj de la regiono kun la celo interŝanĝi spertojn pri la laboro de similaj organizoj, raportas Prensa Latina.

Li precizigis, ke denove, ili altigos sian voĉon kontraŭ la usona blokado altrudata al Kubo kaj la politikoj de la nuna prezidento Donald Trump, kiu atencas kontraŭ la normaligon de la rilatoj inter la du landoj.

Li sciigis ke similaj eventoj okazos en Eŭropo en la venontaj tagoj de tiu ĉi monato, kiu tre gravas por la historio de la kariba lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up