Evoluoj de la agadoj favore al la damaĝitoj de la uragano Irma.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-15 15:03:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ciego de Ávila, 15 nov (RHK) La generalo de armeo Joaquín Quintas Solá agnoskis la progresojn en la konstruado de loĝejoj en la vilaĝo Punta Alegre de tiu ĉi centra provinco, kiu estis unu el la plej damaĝitaj de la uragano Irma, la pasintan septembron.

La estro de la strategia centra regiono konstatis surloke la laborojn faritajn kaj dialogis kun familioj de la vilaĝo kies aktiva partopreno estas esenca por konstrui novajn domojn, ĝenerale pli rezistemajn kaj fortajn ol la antaŭaj ekzistantaj en tiu regiono.

Tamen, ankoraŭ granda parto de la laboroj estas en komenca fazo, sed Rosabel Reinoso, vicprezidantino de la konsilantaro de defendo de la territorio, klarigis ke oni laboras por rapidigi kiel eble plej multe la laboron kun la celo fini antaŭ la 1-an de januaro la konstruadon de la planataj 3 721 loĝejoj, kiuj suferis partan damaĝon kaj 897 kun totalaj damaĝoj.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up