Kubaj sciencistoj denuncas falsajn akuzojn de Usono pri supozataj akustikaj agresoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-16 09:43:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 nov (RHK) Spertuloj de kelkaj fakoj partoprenis retforumon en linio sub la nomo Scienca Interŝanĝo pri la supozataj atakoj akustikaj okazintaj en Havano, kies celo estas denunci la falsecon de la menciitaj agresoj kontraŭ usonaj funkciuloj.

La forumo daŭras ĉi-ĵaŭde, kaj oni pritraktis esencajn demandojn pri tio ĉu la simptomoj priskribitaj de la usonaj aŭtoritatuloj povas esti sekvoj de sonaj agentoj, ĉu aliaj malsanoj povus provoki la menciitajn damaĝojn kaj ĉu ekzistas eblaj kaŭzoj de psikosociaj trajtoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ opinio de la doktoro Jorge Villar, kunordiganto de la spertula teamo, kiu analizis la supozatajn atakojn, la usonaj aŭtoritatuloj malkaŝis al la gazetaro sonregistraĵon pri la sono, kiu ŝajne, damaĝis iliajn funkciulojn, sed tiuj sonregistraĵoj enhavas nur bruojn el la loĝmedio kaj sonon devenanta el konata kuba speco de grilo. Ĝia intenseco (74,6 decibeloj) ne damaĝas la homan sanon, li asertis.

Li aldonis, ke prave, la sonarmiloj ekzistas, estas vendataj en interreto kaj registaroj kiel Usono kaj Israelo uzadis ilin por disigi manifestaciantojn en siaj respektivaj landoj; tamen, en Kubo, ili ne ekzistas, nek importitaj nek fabrikitaj surloke.

Alia partoprenanto en la forumo, estro de la neŭrologia servo de la hospitalo Fratoj Ameijeiras de Havano, Nelson Gómez, rekonfirmis la alvokon de la kubaj sciencistoj al siaj kolegoj tra la mondo, por ke ili esprimu siajn opiniojn pri la supozataj atakoj kaj la eblaj kaŭzo de la priskribitaj simptomoj en la medicina raporto sendita de la usona ŝtatdepartemento.

Aliaj sciencistoj parolis pri diversaj malsanoj kiuj povas provoki samajn simptomojn, kaj eĉ, konsiderebla kaŭzo povas esti psikosocia.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up