Ĉio pretas en Kubo por la municipaj elektoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-24 07:43:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 23 nov (RHK) En Kubo ĉio pretas por efektivigi la municipajn elektojn la venontan dimanĉon kun ĉiuj necesaj kondiĉoj por kvalita procezo, asertis Alina Balseiro, prezidanto de la nacia elektokomisiono.

La funkciulino taksis kontentiga kaj kvalite superaj, la fazojn de la procezo jam plenumitajn, kaj samtempe esprimis ke tre gravas la trejnado de la elektaj aŭtoritatuloj kaj preparoj de pli ol 24 mil elektejoj tra la tuta lando.

Okaze de ronda tablo ĉe la nacia televido, Balseiro parolis pri la dinamika provo farita la pasintan dimanĉon per kiu oni konstatis ke la ĉefaj okazaĵoj rilatis al temoj kiel telefona sistemo, transporto kaj aliaj necesaĵoj por sekurigi la procezon venontdimanĉe, kio ja estas atentita.

Ĉi-jare voĉdonos por la unua fojo pli ol 300 mil gejunuloj tra la tuta lando, dum pli ol 5 mil gejunuloj estas kandidatigitaj, informis Alejandro Palmero, nacia prezidanto de la federacio de universitataj studentoj.

Pli ol 8 milionoj da kubanoj devos partopreni la balotadojn de la 26-a de novembro por elekti la delegitojn al la municipaj asembleoj de la popola povo, en kunteksto kiam oni omaĝas la unuan datrevenon de la fizika malapero de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up