Omaĝoj okaze de la unua mortodatreveno de Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-05 08:47:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tiun ĉi-lunde, la kuba prezidento Raúl Castro vizitis la tombejon Sankta Ifigenia kie okazis solena ceremonio kaj depono de florbukedo ĉe la tombo de Fidel Castro, precize unu jaron post la entombigo de liaj mortrestaĵoj en tiu historia loko, kie ankaŭ ripozas aliaj elstaraj figuroj kiel la nacia heroo de Kubo, José Martí.

Dum tiu ĉi pasinta semajno tra la tuta lando okazis diversaj aranĝoj kiel memoraĵoj por la unua mortodatreveno de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, la pasintan 25-an de novembro.

Dum la semajno estis prezentitaj la libro Tie venas Fidel kiu pritraktas la paŝadon de la karavano kiu portis liajn mortrestaĵojn tra la tuta lando ĝis la tombejo Sankta Ifigenia en Santiago de Kubo. Estis inaŭguritaj fotoekspozicioj en diversaj provincoj, kulturaj programoj, forumoj pri lia idearo kaj politika heredaĵo, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up