Rekorda indikilo de infanmorteco en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-02 11:00:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 jan (RHK) Kubo sukcesis redukti la indikilon de infanmorteco je la fermo de la jaro 2017 ĝis 4,0 por ĉiu mil vivnaskito, kio konsistigas historian kaj eksterordinaran rekordon.

Tion konfirmas la unuaj datumoj prezentitaj de la taggazeto Granma laŭ la medicinaj registroj kaj statistikoj de sano, kiuj raportas ke dum la jaro okazis 114 980 naskoj, 1 892 malpli ol en la jaro 2016, kaj okazis 465 mortoj en infanoj malpli ol unu jaro, tio estas, 32 malpli ol la mortoj okazintaj ĝis la momento registrita.

On devas memori ke en la jaro 1970 la mortoj okazintaj estis 9 173,  kio reprezentis 38,7 por ĉiu mil vivnaskito, kio evidentigas la solidan laboron faritan por redukti la infanmortecon en la insulo, kio reprezentas, unualoke, grandan sinoferon, klopodojn kaj sindevigon de miloj da profesiuloj kiuj laboras en la servoj de atento infano-patrina en Kubo.

Tia indikilo ankaŭ estas rezulto de la konstanta laboro de la gvidantoj en la sansistemo kuba kaj la laboro en ĉiuj ĝiaj sferoj, laŭ asertis la doktoro Roberto Álvarez Fumero, estro de la departemento infano-patrina de la ministerio pri publika sano.

Inter la faktoroj kiuj kontribuas al tiu ĉi rezulto estas la daŭraj transformoj en la baza atento pri sano, perfektigo de la funckiado de la patrinaj hejmoj, evoluigo de komunuma genetika reto kaj perfektigo de la programo por preventado, diagnozo kaj traktado de genetikaj malsanoj, plus la kreado de gvidlinioj por agadi fronte al la ĉefaj obstetrikaj damaĝoj per la enkonduko de la teknologio kun prognoza laboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up