Bruno Rodríguez dialogas kun kubaj elmigrintoj ĉe la solenaĵo pri José Martí.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-29 09:20:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 29 jan(RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, dialogis ĉi-dimanĉe en la kuba ĉefurbo kun cento da kubaj elmigrintoj rezidantaj en Usono, kiuj ĉeestis la inaŭguran solenaĵon de la statuo surĉevala de José Martí.

La renkontiĝo okazis post la fino de la solenaĵo en la Parko 13 de marto de Havano, en la malnova urboparto, kie estis starigita la bronza statuo de 8,5 tunoj sur marmora pedestalo nigra, kiu senmortigas la nacian heroon de Kubo, ekzakta kopio de tiu situanta en la centra parko de Nov-Jorko.

Martí, unu plian fojon, kunvokis al unueco inter kubanoj de bona volo rezidantaj en Usono favore al la kuba suvereneco, asertis Ernesto Soberón Guzmán, estro pri la direkcio de konsulaj aferoj kaj de kubanoj rezidantaj en eksterlando (DACCRE).

La funkciulo taksis la proksimiĝon kiel pruvo de la pozitivaj progresoj en la procezo de alproksimiĝo inter la nacio kaj ties elmigrantaro, samkiel danke al la aktualigo de la migra politiko de la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up