Vizitas Raúl Castro militindustriajn entreprenojn en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-20 08:12:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro trairas militindustriajn entreprenojn en Havano. Foto. Granma

Havano, 20 feb (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro daŭrigis sian viziton tra diversaj militaj entreprenoj, ĉi-foje en Havano, samkiel antaŭe li vizitis similajn en la provincoj Camagüey, Santiago de Cuba kaj Mayabeque.

Li vizitis tri entreprenojn, unue la industrian entreprenon Granma, kiu fabrikas, riparas, modernigas kaj komercas ŝiprimedojn, samkiel aliajn produktojn por la nacia ekonomio, interalie, kuiriloj, metalaj pordoj kaj marmoraj plank-tegoloj.

En la esplorcentro de la entrepreno, Raúl ricevis detalan klarigon pri la esplorprogramoj efektivigataj de la revolucia mararmeo.

La prezidento dialogis kun la esploristoj, kelkaj tre junaj kaj elstare diplomiĝintaj, kaj aliaj, tre spertaj. Li emfazis la bezonon daŭre meti la sciencon je la servo de la landa evoluo kaj konsideris ke la laboro de tiu ĉi centro estas stimuliga.

La dua centro vizitita estis la industria entrepreno Grito de Baire, kie oni produktas altnivelajn produktaĵojn lige al la landa defendo, kaj aliajn por la nacia ekonomio.

Raúl ricevis informojn pri la produktoj de la elektroniko kaj komunikado; krome, li estis informita pri aliaj produktaĵoj ligitaj al la medicina branĉo, aliaj por la domoj, purigado, pri kiuj oni sciis ke okazas novaj investoj.

Dum la trairo, la prezidenton akompanis José Ramón Machado, dua sekretario de la centra komitato de la komunista partio; Miguel Díaz-Canel, unua vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro; Ricardo Cabrisas, ministro pri planado kaj aliaj altrangaj funkciuloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up