La kuba prezidento Raúl Castro voĉdonis en la municipo Segundo Frente

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-12 08:31:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La  prezidento Raúl Castro voĉdonis en la municipo Segundo Frente

Havano, 12 mar (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, vojaĝis al la provinco Santiago de Kubo kaj aparte al la municipo Segundo Frente Oriental Frank País, kie li plenumis sian rajton voĉdoni .

La municipo, kie li estis kandidatigita al la nacia asembleo de la popola povo (la nacia parlamento), havas proksimume 40 mil enloĝantojn grupiĝintajn en 79 distriktoj, kie funkciis 114 elektejoj.

En tiu loko, la 11-an de marto de 1958, Raúl Castro kaj Juan Almeida, tiamaj  komandantoj, fondis la duan fronton de batalo kiu ĉefrolis en la postaj eventoj militaj kontraŭ la armeo de Batista. En tiu loko naskiĝis tre bela komunumo kiu daŭre evoluas kaj kreskas.

Laŭ provizora raporto de la nacia elektokomisiono ĉi-dimanĉe, ĝis las 5-a horo posttagmete, proksimume sep milionoj da kubanoj voĉdonis, kio reprezentas 78,57 elcento de la totalo.

Estis informite ke ĉi-lunde vespere la elektokomisiono faros provizoran raporton pri la elektoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up