Analizo pri la aktualigo de la kuba sociekonomia modelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-27 09:57:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sesias plenkunsido de la komunista partio

Havano, 27 mar(RHK) La V-a plenkunsido de la centra komitato de la komunista partio, prezidita de ties unua sekretario, Raúl Castro Ruz, analizis dum du tagoj en tiu ĉi urbo, la aktualigon de la kuba sociekonomia modelo.

Laŭ raportas la ĵurnalo Granma, en tiu ĉi kunsido oni pritaksis la politikojn adoptitajn ekde la jaro 2011 kaj kiom multe oni sukcesis aŭ ne, kiom multe oni devas korekti kaj kiuj estas la ĉefaj obstakloj por starigo de la adoptitaj decidoj.

Aliflanke, oni emfazis ke tiu ĉi procezo evidentiĝis tre kompleksa  kaj al tio aldoniĝas  la decido ne lasi iun ajn kubanon senprotekta.

Dum la laborkunsido oni prezentis la prioritatojn de tiu procezo, kiel la temon de la mon-ordigo, la ellaboron de la nacia plano por evoluigo ekonomia kaj socia ĝis la jaro 2030;same, oni faris integralan pritakson kaj plibonigon de la decidoj necesaj kun la koncernaj proponoj.

La partoprenantoj en la kunsido ankaŭ pritraktis la mankon de kultura kontribuo pere de impostoj, la nebona uzo de librotenado kaj problemoj en la komunikado de la politikoj adoptitaj.

Oni ankaŭ pridetaligis la projekton de la politiko pri loĝejoj en Kubo, la monan unuecigon kaj kurzo-ŝanĝon, kaj estis informite pri la studoj rilate al la reformo de la Konstitucio.

Je la fino oni aprobis la pritaksan raporton kaj estontajn agadojn kiuj certigas la kontinuecon de la aktualiga procezo de la sociekonomia modelo per pli granda partopreno kaj respondeco de la organoj de la administracio centra de la ŝtato, la naciaj institucioj kaj aliaj organoj.

La unua sekretario esprimis ke oni forte laboris surbaze de la gvidlinioj aprobitaj en la sesa kaj sepa kongreso de la organizaĵo, spite al la eraroj kaj mankoj agnoskataj en tiu kunsido.

Li pledis por antaŭiri la problemojn, batali forte kaj saĝe kaj plu teni la unuecon de la nacio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up