Reprezentantoj de la civila socio kuba omaĝas la peruajn heroojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-09 12:21:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kuba delegitaro omaĝas la heroojn de Peruo

Peruo, 9 apr (RHK) Reprezentantoj de la pli ol du mil organizaĵoj de la kuba civila socio en Peruo, vizitis la monumenton al la herooj kaj patroj de la perua sendependenco por omaĝi tiujn, kiuj oferis sian vivon por la libereco de sia patrolando.

La kubaj reprezentantoj partoprenos la forumojn de la 8-a pintkunsido de la Amerikoj, okazanta en la perua ĉefurbo. Ili ankaŭ aktive ĉeestos forumon de la junularo, de entreprenistoj kaj parlamentanoj; krome, ili partoprenos la alternativan pintkunsidon de la popoloj.

La delegitoj deponis florbukedon antaŭ la bronzaj statuoj de José Gabriel Tupac Amaru, Juan Pablo Viscardo kaj Guzmán, la generalo Francisco de Vidal kaj Toribio Rodríguez de Mendoza.

Siaflanke, Mirthia Julia Brosard Oris, predizantino de la kontinenta organizo latinamerika kaj kariba de studentoj (OCLAE), elstarigis la rilatojn inter Peruo kaj Kubo, kaj aparte memorigis ke tiu sudamerika lando estis la unua kiu agnoskis la Respublikon de Kubo en Armiloj, kiam apenaŭ komenciĝis la batalo por la sendependeco kuba fronte al la hispana koloniado.

La nacia heroo perua, Leoncio Prado, estis unu el la batalintoj en la kuba milito de la dek jaroj (1868), kaj kaptis la vaporŝipon Moctezuma por disponigi ĝin al la kaŭzo liberiga de Kubo.

Brossard Oris ankaŭ dankis la solidaremon de Kubo al Peruo en momentoj katastrofaj, kiam en 1970 kubaj kuracistoj helpis la damaĝitojn de la tertremo, kio ripetiĝis en 2007 post alia tertremo en tiu lando, kaj pasintjare post la inundoj en Piura.

Same ŝi dankis la  peruan solidaremon el Kubo okaze de la uragano Irma pasintjare, samkiel la konstanta subteno al la kuba batalo kontraŭ la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono al la kariba lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up