Miguel Díaz-Canel akceptas la prezidenton Evo Morales .

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-23 19:14:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Evo Morales en la Palaco de la Revolucio

Havano, 23 apr (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, akceptis en tiu ĉi urbo sian bolivian homologon, Evo Morales, kiu vizitas la insulon kun la celo impulsi la reciprokajn rilatojn kaj la regionan integriĝon.

Post la akcepto kaj ceremonio oficiala en la Palaco de la Revolucio, ambaŭ ŝtatestroj iniciatis la oficialajn konversaciojn; antaŭe, Morales omaĝis la nacian heroon José Martí en la koncerna memorialo.

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la bolivia prezidento gratulis Díaz-Canel pro ties elektiĝo kiel prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, kaj elstarigis la solidarecon de la insulo al ĉiuj popoloj de la mondo.

Same, li emfazis ke tia vizito celas multobligi la tagordon de la  bolivara alianco por la popoloj de Nia Ameriko kaj de  la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up