La Monda Organizo pri Sano povas kalkuli je Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-25 08:38:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunlabora strategio OMS/OPS kaj Kubo. Foto: Gazeto Granma

Havano, 25 apr (RHK) Kadre de la 3-a internacia konferenco pri sano, Kubo Sano 2018, estis subskribita la nova strategio de Kunlaboro Lando de la tutamerika organizo pri sano kaj la monda organizo pri sano kune kun la ministerio de publika sano de Kubo por la periodo 2018-2022.

Pri tiu ĉi okazaĵo, la direktorino de la tutamerika organizo, Carisse Etienne asertis ke estas privilegio labori kun Kubo. Ŝi esprimis sian certecon ke tiuj ĉi prioritatoj estos gvidilo por ke nia kunlaboro iru tien kie ĝi estas necesa, kaj havu pliajn sekvojn por atingi pli da bonfaroj.

Dum preskaŭ ses jardekoj de Revolucio, Kubo donis altan prioritaton al pli kvalita sano de siaj civitanoj, dediĉante konsiderindajn strebojn kaj rimedojn al la kreado kaj solidigo de la nacia sansistemo.

Dum la ceremonio, la doktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la monda organizo pri sano esprimis sian dankon pro la ŝanco etendigi la kunlaboron de la organizo en la kariba insulo dum la venontaj kvar jaroj.

La vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj ministro pri publika sano, Roberto Morales Ojeda, taksis tre grava la strategion pri kunlaboro OPS/OMS por la sekvaj kvar jaroj, ĉar ebligos solidigi la laboron de la monda organizo kaj plibonigi la indikilojn pri sano, pli da kvalito, daŭrigeblo de la celoj kaj evoluigo de nia sistemo pri sano ankaŭ por kontribui kun la regiono kaj aliaj landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up