Pli ol 6 milionoj da kubanoj marŝis okaze de la internacia tago de la laboristoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-01 10:25:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ankaŭ la esperanta flago ĉeestis la laboristan feston. Foto: Alejandro García

Havano, 1 maj (RHK) Kun vasta internacia reeĥo, finiĝis la amasa marŝado en Kubo okaze de la Internacia Tago de la Laboristoj, kun ĉeesto de Raúl Castro, unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, kaj Miguel Díaz-Canel, prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo.

En Havano ĉeestis pli ol 1500 gastoj el 34 landoj kaj pli ol 70 sindikataj organizaĵoj kaj de solidareco al Kubo.

Komence alparolis en la Placo de la Revolucio de Havano, la ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj, Ulises Guilarte de Nacimiento, kiu esprimis la subtenon de la laboristoj al la kuba revolucio, al la nova estraro de la lando kaj al la historia generacio kiu gvidis la projekton de socia justico ekde januaro de 1959.

La laborista gvidanto postulis la haltigon de la maljusta usona sieĝo kontraŭ Kubo kaj redonon al la insulo de la teritorio kontraŭleĝe okupata en la orienta provinco Guantánamo kie ili havas militan enklavon.

La multŝtata televida ĉeno Telesur vive elsendis la marŝadon  kiu arigis  plurajn milojn da personoj el ĉiuj sociaj tavoloj kaj laboristaj sektoroj, gestudentoj, kamparanoj, eksterlandaj invititoj, interalie.

La marŝado esprimis subtenon  al sendependeco kaj suvereno de la lando, favore al siaj sociaj konkeroj kaj solidarece al la justaj kaŭzoj de la mondo, aparte al la bolivara revolucio de Venezuelo kaj ties prezidento Nicolás Maduro.

Similaj marŝoj okazis en la ĉefaj placoj, parkoj kaj avenuoj de la aliaj 14 provincoj kaj urboj tra la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up