Alvokas Raúl Castro kritike analizi la nunan procezon por aktualigo de la sociekonomia modelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-03 11:30:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum kunsido de la ministra konsilantaro okazinta en Havano, la prezidento Raúl Castro alvokis analizi kritike kaj konstruive la procezon  kiu starigas novajn regulojn celantajn la aktualigon de la sociekonomia modelo insula, agado en kiu aktive devas roli ĉiuj gvidantoj en ĉiuj niveloj.
Ni avancas, li emfazis,  kaj daŭre avancos, sed senhaste. Niaj agadoj ne estas perfektaj kaj kelkfoje mankas spertoj pri kelkaj temoj, ni eraras, sed ĝuste tial, ĉiu paŝo devas esti konstante sub kritika observado.
La prezidento emfazis ke la regorganoj ekde la municipoj  devas opinii en la koncerna loko, en la oportuna momento kaj korekte, sen atendi decidojn de la supro.
La kunsido de la ministra konsilantaro pritraktis ampleksan tagordon kiu inkluzivis politikojn por perfektigi la geologian esploradon, la novajn kooperativojn, agadojn por kontraŭstari la negativajn sekvojn de eraroj en la investa procezo; la rezultojn de la kontroleja revizorado kaj la planojn en la eduka sektoro, interalie.
Adel Yzquierdo Rodríguez, ministro de ekonomio prezentis la ĉefajn problemojn kiuj damaĝas la investan procezon kaj la diversajn agadojn por kontraŭstari tiajn sekvojn.
Li elstarigis ke persistas problemoj pri superestimado en la jara planado; nesufiĉa kontrolo; problemoj en la kontraktado kaj neadekvata uzo de kontraktoj, malalta produktiveco kaj manko de konstruantoj, interalie.
Pri tiu ĉi temo, Raúl Castro esprimis ke konsiderante la ripetiĝon de la problemoj en la investa procezo, estas necese plia postulemo kaj adopti la necesajn regulojn por tiuj kiuj malplenumas sian laboron. Estas necese ke la homoj respondecu pro siaj malbonfaroj, li konkludis.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up