Prezidas Díaz-Canel kunsidon pri programoj energetika, agrobruta kaj nutra.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-11 10:58:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel prezidas laborkunsidon pri sociekonomiaj programoj

Havano, 11 maj (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kontrolis la evoluon de la programoj agrikultura kaj agrobruta; de la industria produktado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj; kaj ankaŭ pri la renoviglaj energifontoj kaj energetika efiko en la insulo, kiujn li taksis esencaj por daŭrigebla evoluo, raportis la gazeto Granma.

Gustavo Rodríguez, ministro de agrikulturo, pritaksis la evoluprogramojn, kiujn de antaŭ kelkaj jaroj entreprenis la ministerio, interalie, pri produktado de rizo, grenoj, tabako, kakao kaj kafo, ankaŭ pri abelkulturo, fruktoj kaj citrusoj, tuberoj kaj legomoj,  stokado kaj selektitaj fruktoj kaj brutaro.

Laŭ estis informite, la nacia produktado de rizo daŭre kreskos, spite al tio ke oni devos ankoraŭ modernigi kaj rekuperi la infrastrukturon en la kampoj kaj ties vojoj, daŭre plibonigi la variecon de la semoj uzataj, kiuj nuntempe estas landaj, kaj fini la investoprocezon en la industrio por sekigi kaj mueli la grenon kun la bezonata kvalito.

La kuba prezidento institigis  prikonsideri la esplorojn okazantajn pri tiu ĉi temo en la kubaj universitatoj kaj esplorinstitutoj.

Aliflanke, oni konstatis ke unu el la programoj kun pli da malfacilaĵoj estas tiu pri kafo kaj kakao, kiuj avancas tre malrapide. Tiucele oni laboras por plibonigi la rezultojn, sed indas kompletigi la areojn plantatajn, kiuj nur atingas 70 el cento; aliflanke oni devos pliigi la plantadon en la ebenaj zonoj kaj ĝeneraligi la rezultojn kaj spertojn kiuj fontis el la projekto Kubo-Vjetnamio.

La kunsido inkluzivis interalie, la programon energetikan, kiu estas konsiderata kiel la plej grava por la daŭrigeblo de nia lando, kiel asertis Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio. Tiurilate, la unua vicministro pri tiu industrio Raúl García, detaligis la taskojn plenumatajn por restagiri la disponeblecon de elektra energio.

Dume, la ministro pri energio kaj minoj, Alfredo López, aktualigis la ĉeestantojn pri la politiko por evoluigi la renovigeblajn energifontojn kaj la energetikan efikecon, kiel estis aprobite en 2014, kaj ĝi celas transformi la strukturon de la energifontoj, malpliigi la dependecon de fosiliaj brulaĵoj, samkiel altigi la efikecon en la generado kaj daŭrigeblo primedia.

Per tiu ĉi programo oni celas kreskigi la partoprenon de la renovigeblaj fontoj en la elektra generado de la tuta lando.

Laŭ estis informite, nuntempe oni laboras en la muntado de la tri unua bioelektrejoj en sukeraj fabrikoj, du novaj eolaj parkoj, 32 parkoj de sunpaneloj kaj du etaj hidroelektrejoj, kiuj kune alportos puran energion al la nacia elektra sistemo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up