Kubaj spertuloj entreprenis la esplorojn kaj identigon de viktimoj kaŭze de la aviadila akcidento.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-21 12:02:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Spertuloj laboras  en la koncerna loko de  la aviadila  akcidento

Havano, 21 maj(RHK) La esploroj por klarigi la kaŭzojn de la aviadila katastrofo okazinta en Havano pasintvendrede kaj la identiga procezo de la viktimoj, estas plenumataj de kubaj spertuloj.

La instituto pri leĝa medicino informis ke ĝis la vespero de tiu ĉi dimanĉo estis identigitaj 33  el la 110 forpasintoj.

La fakulo Jorge González sciigis al la informagentejo Prensa Latina ke rilate al la identigo de la viktimoj oni esperas ke ene de 30 tagoj estu solvita, sed determini la kaŭzojn de la akcidento kutime bezonas monatojn kaj eĉ jaron, aŭ eĉ pli.

La elstara spertulo, konata pro lia laboro en la serĉado kaj eltrovo de la mortrestaĵoj de la gerilano argentino-kubana Ernesto Che Guevara en Bolivio, klarigis ke la specialistoj jam posedas  la dosierojn de la ses meksikaj aviadilistoj, kio povus rapidigi la identigan procezon de tiuj personoj.

La kuba ministro de transporto, Adel Yzquierdo asertis al la informagentejo PL ke la nigra skatolo de voĉoj de la aviadilo estis trovita kaj en bona stato. La aviadilo Boeing 737-200 apartenas  al la meksika kompanio Damojh kaj estis luita de la kuba flugkompanio Cubana de Aviación.

La kuba ministro asertis ke la teknika komisiono kreita por klarigi la kaŭzojn de la tragedio laboras laŭ la internaciaj protokoloj starigitaj por tiuj ĉi situacioj. Li informis ke,  al la kuba komisiono aliĝis du spertuloj de la aera instituto de Meksiko.

Li klarigis ke kvankam Kubo akceptas aliĝon de eksterlandaj specialistoj, la insulo posedas ĉiujn kondiĉojn materiajn kaj homajn por efektivigi la esploron.

En la aviadilo, kiu devintus kovri la itineron inter Havano kaj Holguín, en la orienta parto de la insulo, vojaĝis 113 personoj, el ili 102 kubanoj, ses meksikaj aviadilistoj, du argentinaj turistoj plus unu meksika, kaj du okcidentsaharanoj rezidintaj en Kubo.

Tri virinoj kiuj supervivis la tragedion, daŭre estas raportataj kiel ekstreme gravaj kaj la prognozo estas rezervita; ili estas enhospitaligitaj en la hospitalo Calixto García de Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up