Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La CELAC alvokas detrui la amasmortigilojn tra la tuta mondo.

La komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj, CELAC, laboras por “identigi vojojn kaj metodojn” por avanci rilate al propono detrui la amas-armilaron en la tuta mondo, certigis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, reprezentanto de la regiona bloko.
Dum la 68-a asembleo de UN okazanta en Nov-Jorko, la kuba ministro esprimis ke la CELAC aliĝas al la klopodoj progresi en la negocado de universala instrumento kiu malpermesu la nukleajn armilojn.
Li elstarigis la kontribuojn pri tiu temo faratan de Latinameriko kaj Karibio kiu estas la unua regiono deklarinta sin libera je kemiaj armiloj kaj li esprimis, ke la “starigo de tia zonoj fortigas la pacon kaj estas grava kontribuo cele al la nuklea malarmado”.
Li alvokis la ŝtatojn posedantajn nukleajn armilojn elimini ties rolon en la koncernaj doktrinoj de sekureco kaj militaj strategioj.
Kubo aliĝis al la voĉoj petantaj detrui la kemiajn armilojn por progresi en la konstruado de paca procezo en la Meza Oriento.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3829912

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4441
  • today: 765
  • online: 165
  • total: 3829912