La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel pritaksas la programon pri loĝado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-28 07:15:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel pritaksas la programon pri loĝado.

Havano, 28 maj (RHK) La prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Miguel Díaz-Canel, analizis la loĝprogramon, kiun li taksis unu el la prioritataj pro ĝia altnivela sekvo en la loĝantaro kaj instigis pli postuleme trakti ĝin.

Dum la renkontiĝo, li ricevis detalan raporton pri la loka produktado de konstrumaterialoj, konsiderata kiel fundamento por ĝia efektivigo, tiel ke ĝi proksimigas la konstruan  solvon al  la teritorioj, ebligas la kolektivan partoprenon kaj fortigas la rolon de la distriktoj por solvi siajn proprajn loĝproblemojn, raportas la gazeto Granma.

Laŭ estis informite, dum la lastaj kvin jaroj la loka produktado kreskis jare inter 8 kaj 11 % kaj oni instalis produktivajn kapacitojn, la tielnomatajn minindustrioj, en la 168 distriktoj tutlande.

Nuntempe oni laboras en la etendo de tiu programo per la aktivado de novaj produktivaj bazoj en pli ol 230 popolaj konsilantaroj.

Pri la temo li insistis pri la bezono esti pli postulemaj kun la programo, kaj tie kie ne eblas atesti pri la kvalito oni devas preni la respektivajn decidojn, ĉar ĝi implicas malrespekton al la loĝantaro.

Li komentis la potencialojn ekspluatendajn en la programo kaj la bezono sin apogi en la esploroj pri konstruado okazantaj en la institutoj kaj universitatoj de la tuta lando.

Li ankaŭ esploris pri kelkaj alternativoj kun diversaj tipologioj de loĝejoj, ĉar kio funkcias ie, ne necese funkcias aliloke, li aldonis.

En antaŭaj tagoj, Díaz-Canel okazigis similajn kunsidojn por ekzameni la evoluon de kelkaj programoj, ankaŭ bazaj, kiel transporto, hidraŭliko, televida ciferecigo, la plano de la ŝtato por alfronti la klimatan ŝanĝon kaj konservadon de la historia memoro, kiel parto de laborsistemo per kiu oni periode kontrolos tiuspecajn aferojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up