Miguel Díaz-Canel pritraktas damaĝojn pro intensaj pluvoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-30 08:35:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 30 maj (RHK) La prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj de Kubo, Miguel Díaz-Canel kaj aliaj aŭtoritatuloj pritaksis la sekvojn de intensaj pluvoj en la okcidento kaj centro de la insulo, kiuj provokis plurajn damaĝojn kaj milojn da evakuitoj.

Dum registara kunsido, la ŝtatestro, ministroj kaj aliaj gvidantoj interŝanĝis per telekonferenco kun aŭtoritatuloj de la centraj provincoj, kiuj estis la plej damaĝitaj pro la pluvoj de la subtropika ŝtormo Alberto.

Dum la renkontiĝo, kunvokita por adopti decidojn por la rekuperado de la teritorioj, la dua estro de la Civila Defendo, Luis Ángel Macareño, faris partan resumon pri la situacio.

Oni sciigis ke estas pluraj zonoj de la okcidento kaj centro kiuj restas senkomunikaj pro la pluvoj, kaj estas evakuitaj pluraj miloj da homoj en loĝlokoj kaj domoj de familianoj kaj geamikoj.

Siaflanke, la ministro de energio kaj minoj, Alfredo López, informis ke estis haltigita la elverŝado de reziduoj de hidrokarbaĵoj de la petrolrafinejo de Cienfuegos, dum oni starigis flosbarojn kaj komenciĝis esploroj kaj identigo de la sekvoj de tiu ĉi fenomeno kiu nun damaĝas la havenon.

Li sciigis ke la centraj provincoj Sancti Spiritus, Villa Clara kaj Cienfuegos prezentas la plej grandajn akumulitajn pluvojn samkiel damaĝojn en dekoj da loĝejoj kaj infrakstrukturo de aŭtovojoj, pro la kresko de riveroj kaj elverŝo de diglagoj.

La pluvoj daŭre  okazas en kelkaj kubaj provincoj spite al tio ke la ŝtormo Alberto jam tuŝis Floridon en Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up