La virinoj kongresas kaj aktive rolas por pli prospera kaj daŭropova socio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-04 17:54:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La internacia virina konferenco okazinta en Danlando iniciatis en la jaro 1910  la 8-an de marto kiel internacia tago de virinoj, dato kiun multaj virinoj tra la mondo komencis omaĝi, kvankam ne ĉiuj virinoj havas tiun rajton.

En Kubo oni ĝin solene festis unuafoje en la jaro 1931  en la havana laborista centro, tamen,  la polico intervenis kaj forpelis tute abrupte la solenantojn.

Kompreneble, tio efikis tute male al la deziroj de la tiamaj aŭtoritatoj kaj de tiam okazis manifestacioj kiujn amase partoprenis virinoj postulantaj siajn rajtojn. Iom post iom tiuj manifestacioj  pli amasiĝis kaj kontribuis al socia progreso kaj emancipiĝo de la virinoj, kiuj eĉ sukcesis atingi revoluciajn regulojn kiel rajto je voĉdonado kaj divorco jam en tiuj fruaj jaroj kun la helpo de la maldekstraj partioj tiuepoke.

Nur kun  la revolucia transformo de la jaro 1959, nova etapo vere malfermiĝis al virinoj en la kuba socio gviditaj de la kreita Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), kiun la kuba prezidento Fidel Castro mem impulsis por partoprenigi virinojn en la sociaj transformoj entreprenitaj de la revolucia procezo tra la tuta lando.

Hodiaŭ la virina tago estas ĉiam bela okazo por danki kaj rekoni la virinan kontribuon al la kuba socio. Ĝuste nun okazos en la lando la kongreso de la federacio de kubaj virinoj, kiu difinos ilian rolon kadre de la nunaj transformoj okazantaj en la lando por aktualigi la sociekonomian modelon kaj fari ĝin prospera kaj daŭripova.

 

Interalie,  la kuba sperto pri formado de virinaj labor-rimedoj estas ĉiam aktuala temo kiu allogas eksterlandajn partoprenantojn en virinaj renkontiĝoj okazantaj en Kubo, lando posedanta pli ol 78 mil gelaboristojn en la scienca sektoro, kaj el ili, pli ol 53% estas virinoj.
En Kubo  ili okupas ĉirkaŭ 66% de la teknika kaj profesia laborforto, kaj ekzistas 29 katedroj de virinoj en centroj de supera edukado.
Sendube la kondiĉoj de egalrajtoj kaj socia justico de la virinoj en la sciencoj kaj la socio, ilia gvidanteco kaj ĉeesto en sektoroj de sano, kulturo kaj amaskomunikiloj donas al Kubo motivojn por festi la virinan tagon, spite al ĉiuj malfacilaĵoj kiuj devas alfronti virinojn en la ĉiutaga vivo pro la ankoraŭ troa familia ŝarĝo.
 
En tiu ĉi tago de la virinoj, Kubo denove festas kaj omaĝas virinojn pro ilia valora kontribuo al konstruado de pli bona socio.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up