Finiĝas konferenco pri hemisferaj studoj kaj Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-06 08:51:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Konferenco pri hemisferaj studoj kaj Usono

Havano, 6 jun (RHK) La konferenco pri hemisferaj studoj kaj Usono finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo post dutaga sesio kaj debatoj pri regionaj politikaj procezoj kaj publikaj strategioj de la norda lando.

La akademianoj ĉeestantaj pritraktas temojn rilatajn al la ekstera politiko kaj la rilatoj Kubo-Usono, samkiel la gvidliniojn de la Blanka Domo koncerne al latinamerikaj kaj karibaj landoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Dum la komenca prelego, la doktorino Francisca López efektivigis kronologian analizon pri la rilatoj inter ambaŭ landoj, kun emfazo en la aneksismaj interesoj de la usona registaro rilate al la insulo.

Oni debatis pri la intervenemo de Vaŝingtono en la kontinento per la impulso kaj subteno al malstabiligaj strategioj por faligi la progresistajn registarojn kun la celo starigi administraciojn favorajn al iliaj interesoj.

La evento sesias en la havana universitato kaj ĝin organizas la centro pri hemisferaj studoj kaj pri Usono kaj la katedro Nia Ameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up